Oszkár Becsey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oszkár Becsey
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1889 (1889-06-12)
en Subotica
Morto 13-an de majo 1979 (1979-05-13) (89-jaraĝa)
en Békéscsaba
vdr

Oszkár Becsey [oskAr beĉei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Becsey Oszkár estis hungara kuracisto.

Oszkár Becsey [1][rompita ligilo] naskiĝis la 12-an de junio 1889 en Hungara reĝlando en Szabadka, li mortis la 13-an de majo 1979 en Békéscsaba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oszkár Becsey akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1913. Post siaj studoj li estis asistanto en kliniko apud Ernő Jendrassik. En 1919 li estis nomumita ĉefkuracisto en hospitalo en Békéscsaba, kie li establis modernan laboratorion. Dum la nazia erao apud li ankaŭ judaj kuracistoj laboris. Inter 1946 kaj 1948 li estis forigita el la hospitalo, sed poste li estis rehabilitita. Li daŭris la kuracadon ankaŭ post la pensiuliĝo en la urba kuracejo.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • strato en Békéscsaba (1990) [2]
  • memortabulo en hospitalo de Békéscsaba (1989)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.