Oton Pancer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oton PANCER)

Oton PANCER (naskiĝis 1907 en Bugojna (Kroatio) – mortis la 15-an de januaro 1994 en Zagrebo) estis specialisto pri ekonomio de agrikulturo.

Li profesoris pri sia fako en la universitatoj de Sarajevo kaj Zagrebo, publikigis librojn kaj studojn en pluraj lingvoj, kaj tradukis La vivo de la plantoj de Neergaard en la kroatan (1959). Li kunfondis kaj prezidis (1949-1960) E-ligon de Bosnio kaj Hercegovino, estis prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo (1963-1977) kaj samtempe vicprezidanto de Jugoslavia E-Ligo, servis en pluraj periodoj inter 1959 kaj 1974 kiel komitatano de UEA. Pancer estis senatano kaj sekretario de Akademio Internacia de la Sciencoj kaj plurfoje prelegis en Someraj Universitatoj pri sia fako.