Ottó Vincze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottó Vincze
Persona informo
Naskonomo Winkelhofer Ottó
Naskiĝo la  9-an de julio 1906(nun 1906-07-09)
en Hungario Visegrád (Hungario)
Morto la 14-an de aŭgusto 1984
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Ernő Innocent-Vincze
Okupo
Okupo komponistodirigento • filmkomponisto
vdr

Ottó Vincze [vince], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vincze Ottó estis hungara komponisto, dirigento. Lia origina familia nomo estis Winkelhofer.

Ottó Vincze [1] naskiĝis la 9-an de julio 1906 en Visegrád, li mortis la 14-an de aŭgusto 1984 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó Vincze akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1929. Lia ĉefa instruisto estis Albert Siklós. Post siaj studoj li havis nur porokazajn laborojn. Inter 1942 kaj 1945 li estis dirigento de la Hungara Radio, poste la politika komisiono ne permesis la pluan laboron. Inter 1946-1949 li estis arta gvidanto de Nacia Teatro (Miskolc), poste de Teatro Thália (Budapeŝto), inter 1957-1960 de Operetoteatro (Budapeŝto), poste denove de Teatro Thália. Li pensiuliĝis en 1966. Li ricevis 2 premiojn en 1954 kaj 1957.

Elektitaj filmaj muzikoj[redakti | redakti fonton]

  • Látta-e már Budapestet télen? (1940)
  • Fény és árnyék (1943)
  • Napfeljötte (1946)
  • Liliomfi (1954)
  • Nehéz kesztyűk (1957)
  • Az aranyember (1962)

Aliaj elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Boci-boci tarka (muzika teatraĵo, 1953; prezentita kun sukcesoj en Operetoteatro)
  • D-dúr mise (1957; eklezia komponaĵo)
  • pluraj uverturoj, suitoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.