Otto Skorzeny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skorzeny en 1943

Otto Skorzeny estis germana militisto kaj granda spertulo pri spionado, terorismo kaj farado de specialaj atakoj. La plej fama kaj sukcesa lia operacio estas, ke li estris germanajn paraŝutistojn, kiuj liberigis Musolinion, kiam itala registaro arestis lin.

Li naskiĝis la 12an de junio 1908. Lia familio estis pola, aŭstrigita, kaj lia familinomo sonas "Skoĵenı", ne "Skorceni", kiel lin kutimis nomi liaj germanaj kamaradoj (krom Hitlero, kiu estis same aŭstriano).

La fama vundo sur lia vizaĝo estis rezulto de tio, ke li ŝatis dum sia studenteco dueli.

Unu el liaj ideoj estis murdi estrojn de Britio, Sovetunio kaj Usono dum ilia unua renkontiĝo en 1943 Tehrane, sed la preparita tasko ne komencis pro bona laboro de sovetaj kontraŭspionaj teamoj, kiuj ŝanĝis kondiĉojn post ekscii pri la preparoj. Dum la fama provo murdi Hitleron en 1944 (operacio "Walküre") Skorzeny ne malfidelis Hitleron kaj helpis al hitlera estraro resti enpovo.

En 1944 Skorzeny ĉantaĝe ŝtelis filon de hungara estro, kiu volis malfideli Germanion kaj pacumi kun Sovetunio. Pro danĝero pereigi la filon la estro daŭris fideli al Germanio. Pro ĉi tiu sukcesa operacio (operacio "Panzerfaust") la spiono Skorzeny iĝis Obersturmbannführer.

Post la milito Skorzeny fuĝis la agadon de la venkintaj demokratiaj reĝimoj kaj vivis en Hispanio, kie liaj naziaj kulpoj eskapis punon danke al la diktatoreca reĝimo de la generalo Francisco Franco.

Skorceny verkis kelkajn librojn pri siaj aventuroj. Mortis li pro kancero la 6an de julio 1975.