Ottomar Anschütz
Ottomar Anschütz (16a majo 1846 - 30a majo 1907) estis inventisto, fotisto, kaj kronofotisto.
Biografio
Li inventis obturatoron el 1/1000 por sekundo, kaj la "elektrotaĥiskopon" en 1887. La elektrotaĥiskopo estis disko el 24 vitroj kiel diapozitivoj, mane funkciigitaj, kaj prilumita per ekfunkciiga spirala Geissler-tubo, utiligita fare de ununura spektanto, aŭ projekciita al grupeto.
En 1887 Anschütz evoluigis la projektan elektrotaĥiskopon, en 1891 iomete pli malgrandan, energia versio, nome la "Elektra Schnellseher" (t.e. rapida spektanto), estis produktita fare de Siemens & Halske en Berlino, uzita en publika arkado kaj elmontritaj ĉe la Internacia Elektroteknika Ekspozicio en Frankfurto. Preskaŭ 34,000 homoj pagis por vidi ĝin ĉe la Berlina Ekspozicia Parko en somero 1892 ankaŭ ĉe Strand, Londono, kaj ĉe la Kolumba Monda Ekspozicio de 1893 en Ĉikago, Usono.
Fama cikonia fotaro de Ottomar Anschütz de 1884 inspiris la dezajnon fare de Otto Lilienthal por eksperimentaj glisiloj de fino de la 19a jarcento.
Eksteraj ligiloj
- "Schnellseher" kaj "Electrotachyscope"
- Collections kun fotoj fare de Ottomar Anschütz
- foto de cikonioij kaj moviĝantaj bildoj de flugo de gruo en sia "Schnellseher" (rapida-vidanto)
- Fotoj de flugoj de Lilienthal en 1893/94
- Goerz fotaj eksperimentoj kaj unua flugo de Otto Lilienthal
- NIE, Anschütz, Ottomar, 1905