Ourique
Ourique | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo de Portugalo (1290 (Gregoria)–) municipo de Portugalio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7670 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 840 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 39′ N, 8° 14′ U (mapo)37.65-8.225Koordinatoj: 37° 39′ N, 8° 14′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 663,31 km² (66 331 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ourique [uRIke] estas portugala urbeto apartenanta al la Distrikto Beja, Alenteĵo-regiono kaj intermunicipa komunumo de Malalta Alentejo, kun ĉirkaŭ 3.000 loĝantoj.
Ĝi estas la sidejo de komunumo kun 660,15 km² de areo kaj 6,199 loĝantoj (2001), subdividita en 6 submunicipoj. La komunumo limas norde kun la municipoj Santiago do Cacém kaj Aljustrel, oriente kun Castro Verde kaj Almodôvar, sude kun Silves kaj okcidente kun Odemira.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/27/2008.01.07_Kirche_Ourique_Portugal.jpg/250px-2008.01.07_Kirche_Ourique_Portugal.jpg)
La komunumo estas fama ĉar en ĝia ĉirkaŭaĵo okazis la Batalo de Ourique, kaj en la tago de Sankta Jakobo en 1139 Alfonso la 1-a la Granda venkis la almoravidojn. Ĉi tiu historia evento markis tiel la portugalan imagemon, kiu estas priskribita sur la blazono de Portugalio: kvin ŝildetoj kiuj reprezentas la kvin maŭrajn reĝojn venkitajn en la batalo.