Ozona tavolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ozona tavolo estas parto de la stratosfero, kiu entenas ozonon en grave pli granda kvanto (ĉ. 8 ppm) ol kompare en suba troposfero. Tiu fortenas la ultraviolan sunlumon danĝeran al la plejmulto de vivaĵoj.

Pro la liberigado de fluorklorkarbonhidrogenaĵoj (FKKH) dum la 1970-aj jaroj la ozona tavolo komencis ekde tiam malkreski - precipe super la arkto kaj antarkto (vidu ozontruo).

Formiĝo

Ultraviolaj radioj de la suno (aŭ aliaj fontoj de ionigo) transformas molekulojn de oksigeno en pozitivajn jonojn. Paralele tiuj radioj disigas oksigenajn molekulojn, t.e. faras el ili du neŭtralajn atomojn. Liberiĝinta dum jonigo elektrono (aŭ iu alia elektrono en ionigita gaso) «gluiĝas» al iu el atomoj. Kaj nun negative ŝarĝita atomo de oksigeno kaj pozitive ŝarĝita molekulo de oksigeno, tiriĝas unu al alia, formante neŭtralan molekulon de ozono. Ĉefe kun oksigeno interagas ultraviolaj radioj aperigante ozonon ĉar oksigeno havas malplejan jonig-energion el la atmosferaj gasoj.




Vidu ankaŭ