Pál Keresztes (instruisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál Keresztes [keresteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keresztes Pál estis hungara instruisto.

Pál Keresztes [1] naskiĝis la 8-an de novembro 1893 en Hungara reĝlando en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 2-an de majo 1970 en Kiskomárom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Keresztes frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Depost Traktato de Trianon li restis en la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio apartenanta al la hungara minoritato. Li instruis en Komárno, Nové Zámky, Košice, Šahy (ĝis 1937), poste denove en Kassa (tiam denove hungara urbo), Kisvárda. Li verkis plurajn lernolibrojn, kiuj estis uzataj en Ĉeĥoslovakio, kie vivis hungaroj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar irodalom története a csehszlovák állam magyar tannyelvû középiskolái számára (1924) - mezlerneja hungarlingva lernolibro
  • Magyar irodalomtörténeti olvasókönyv a középiskolák VII. osztálya számára (1925) - mezlerneja hungarlingva lernolibro
  • Segédkönyv a magyar nyelv oktatásához a középiskolák IV-VIII. osztálya számára (1929) - pedagogia helpilo
  • Irodalomtörténet II. (1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.