Pál Markovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál Markovics [markoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Markovics Pál estis hungara juristo, profesoro.

Pál Markovics [1] naskiĝis la 4-an de decembro 1758 en Hungara reĝlando en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio). Li mortis la 22-an de novembro 1832 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Markovics frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis juron en Jura Akademio (Győr) kaj Reĝa Universitato de Buda. Li doktoriĝis en 1783. Inter 1784 kaj 1811 li instruis en universitato en Zagrebo, poste ĝis 1823 en Reĝa Universitato de Pest (ja intertempe la universitato translokiĝis el Buda al Pest). En la lernojaro 1812 li estis dekano, en 1824 rektoro [2]. En 1795 li nobeliĝis. Li pensiuliĝis en 1830, samtempe li estis nomumita reĝa konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Oratio funebris dum regio scientiarum universitas Hungarica… (1820)
  • diversaj manuskriptoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.