Pál Vasvári

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

VASVÁRI Pál (originala familia nomo estis FEJÉR) (n. 14-an de julio 1826, Tiszabüd, departemento Szabolcs – m. 6-an de julio 1849, Marisel, departemento [hodiaŭ Rumanio]) estis hungara historiisto, unu gvidanto de la marta junularo. Li partoprenis en la hungara revolucio de 1848 kiel komandanto de la Rákóczi-taĉmento.

Lia patro estis grekkatolika pastro en Tiszavasvári. Li lernis en la piarista gimnazio de Nagykároly, poste ekde 1843 en la Peŝta Universitato. Li estis instruisto pri hungara lingvo kaj literaturo, historio, en junulin-edukejo Blanka Teleki kiel ntézet magyar–történelem tanára volt. Lia sola historiscienca verko estis la unua kajero de Történeti névtár (Pest, 1848), pluaj restis en manuskripto. Li ankaŭ skribis noveletojn en diversajn gazetojn kiel Sali Bánk (pseŭdonomo).

Li estis unu organizanto de la hungara revolucio de 1848. Ekde la 16-a de marto, li estis membro de la komisio prizorganta la publikan ordon de laurbo. Li laboris poste kiel sekretario de la Financa ministerio. Li fondis kun Petőfi (2-an de julio) la Demokratan Klubon, li estis nomumita en septembro al revolucia komisaro. Ekde januaro de 1849, li organizis libertaĉmentojn en departementoj de Bihar, Békés kaj Szabolcs. Ekde marto, li estis kampaniestro de la Rákóczi-libertaĉmento. Ili alvenis en Transilvanio en aprilo kaj ekde majo batalis kontraŭ la rumanaj ribelantoj. La hungara armea gvidantaro planis fokusitan atakon kontarŭ la rumanaj ribelantoj de la Erc-montaro, sed tio ne okazis pro la rusa atako. Bem tiam prokrastis la atakon kaj retiris la taĉmentojn.

La taĉmento de Vasvári ne estis informita pri la retiriĝo, tiel ilin ĉirkaŭbrakumis la ribelantoj. Li mortis heroe en la neekvilibra batalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Vasvári Pál: Irányeszmék[1]