Päijänne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Päijänne en Finnlando

Päijänne (prononcu pajjanne, finne laŭ IFA 'pæijænːe) estas la dua plej granda lago en Finnlando.

Ĉe la norda fino de Päijänne situas Jyväskylä, la ĉefurbo de la provinco Meza Finnlando. Sude de la lago, kanalo kondukas al la lago Vesijärvi kaj ebligas al ŝipoj atingi la urbon Lahti en la provinco Päijät-Häme (Päijänne-Tavastio). La areo de la lago estas 1080 km² kaj ĝi estas 119 kilometrojn longa. La plej profunda loko (95,3 m) de Finnlandaj lagoj situas en norda parto de Päijänne. La meza profundeco estas 16,2 m. Päijänne havas 1886 insulojn. La plej grandaj insuloj estas Virmailansaari, Judinsalo, Salonsaari, Haukkasalo, Muuratsalo, Onkisalo Edessalo, Mustassalo, Taivassalo kaj Vuoritsalo. La surfaco de la lago 78,2 estas metrojn super la marnivelo.

La loĝantoj en kaj ĉirkaŭ Helsinki, la ĉefurbo de Finnlando, ricevas sian akvon el Päijänne tra 120-kilometra enroka tunelo.

La asteroido 1535 Päijänne estas nomita laŭ la lago.

Sur strandoj de suda parto de Päijänne estas Nacia parko de Päijänne.