Péter Bellecius

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Péter Bellecius, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bellecius Péter estis hungara pastro, monaĥo, profesoro. Lia familia nomvarianto estis Belleczi.

Péter Bellecius [1] naskiĝis en 1602 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 10-an de majo 1649 en Pozsony.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Bellecius post la mezlernejaj jaroj aliĝis al la jezuitoj en 1618. Li akiris filozofian (komprenu sciencan) diplomon, poste li instruis. Post jaroj li estis predikisto en Hungarlando kaj Transilvanio. En 1634 li estis rektoro de kolegio de Győr. Post 3 jaroj li instruis en Jezuita Universitato de Nagyszombat, kie estis rektoro inter 1640 kaj 1644.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Josaphat és Barlaam (1631) - dramo, post jardekoj plurloke prezentita
  • A nagyszombati rendház története (Historio de la monaĥejo en Nagyszombat) - sen eldonjaro

Fontoj[redakti | redakti fonton]