Péter Földes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Péter FÖLDES [foldeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földes Péter estis hungara kemiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1982).

Péter Földes [1] naskiĝis la 11-an de januaro 1930 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de novembro 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Földes akiris kemian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1952, poste li plulernis en Leningrado. Hejmenveninta li ekinstruis en la menciita universitato, kie li iĝis universitata profesoro en 1969, katedrestro en 1977. Li havis postenon ankaŭ en filio de MTA. Li okupiĝis precipe pri destilado.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Desztillálóberendezések (Destililoj) (1970)
  • Rektifikálás (1978)
  • Energetische Analyse von Stoffübertragungsprozessen (1980)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.