Péter Márton

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Péter Márton, laŭ hungarlingve kutima nomordo Márton Péter estas hungara terfizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007).

Péter Márton [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1934 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Márton frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1953-1957, poste li eklaboris en universitata filio pri nafto. En 1961 li revenis al la universitato por instrui. Inter 1971-1975 li instruis en Niĝerio, krome li ankaŭ spertiĝis pri esplorado de nafto. Li doktoriĝis antaŭ la akademio en 1985, post 4 jaroj li profesoriĝis en la universitato. Ekde 2004 li instruas kiel pensiulo. Li havas edzinon, kun kiu li ofte laboras kune. Li ricevis medalon kaj 2 premiojn inter 1984-2002.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Geofizikai kutatási módszerek I. Szeizmika (1967)
  • A refined apparent polar wander curve for the Transdanubian Central Mountains and its bearing on the Mediterranean tectonic history (1983) - kune kun sia edzino
  • Elméleti szeizmológia (1995)
  • Archaeomagnetic directions: The Hungarian calibration curve (1996)
  • Földmágnesesség a régmúlt időkben (2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]