Saltu al enhavo

Péter Major

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Péter MAJOR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Major Péter estas hungara matematikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2013).

Péter Major [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1947 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Péter Major frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, lia samklasano estis László Lovász. Li plulernis en ELTE inter 1966-1971, poste li eklaboris en matematika instituto. En 1995 li ekinstruis en universitato de Debrecen. Baldaŭe li instruis unu studjaron en Göttingen. Li iĝis PhD en 1979 antaŭ MTA. Li okupiĝas precipe pri probablokalkulo. Li ricevis 4 premiojn inter 1976-1995.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • On the invariance principle for sums of independent identically distributed random variables (1978)
  • Multiple Wiener-Itô Integrals: With Applications to Limit Theorems (1981)
  • Poisson law for the number of lattice points in a random strip with finite area (1992)
  • A majdnem biztos invariancianyelv és annak mélyebb háttere (2001)