Péter Pfeiffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Péter Pfeiffer
Persona informo
Naskonomo Pfeiffer Péter
Naskiĝo la 31-an de januaro 1862(nun 1862-01-31)
en Hungario Füle
Morto la 7-an de novembro 1947
en Hungario Szeged
Profesio
Profesio fizikisto
Information icon.svg
vdr

Péter Pfeiffer, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pfeiffer Péter estis hungara fizikisto, profesoro.

Péter Pfeiffer [1] naskiĝis la 31-an de januaro 1862 en Hungara reĝlando en Füle (nuntempa Filia en Rumanio). Li mortis la 7-an de novembro 1947 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Pfeiffer akiris diplomon en Scienca Universitato Francisko Jozefo en 1884, en la sama jaro li doktoriĝis. Post siaj studoj li restis por instrui samloke. Li estis nomumita privata profesoro en 1902, post 2 jaroj publika eksterordinara profesoro, en 1917 publika ordinara profesoro. Pro Traktato de Trianon li sekvis la rifuĝintan universitaton al Szeged, kie li instruis plu elektroteknikon. En la studjaro 1921 li estis vicdekano, en la sekva lernojaro rektoro, en la studjaro 1925 dekano. En 1932 li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A változó áramok és elektromos hullámok kísérleti tana (1903)
  • Az elektrotechnika elemei (1914)

Fontoj[redakti | redakti fonton]