PAOK

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PAOK en Moskvo, Aŭgusto 2018.

PAOK (greka: ΠΑΟΚ), estas greka profesia futbala klubo kun sidejo en Tesaloniko, Makedonio. PAOK estas unu el la ĉefaj enlandaj kluboj, la plej vaste subtenata en Norda Grekio kaj kun la 3a plej granda admirantaro en la lando, laŭ la plej novaj enketoj kaj esploroj.

La futbala klubo estis fondita en Aprilo 1926 de konstantinopolitanoj, kiuj fuĝis al Tesaloniko post la greka malvenko en la greka-turka milito.