Paŝtooj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paŝtooj
Loĝregiono de la paŝtunoj

La paŝtooj, paŝtunojpatanoj estas orientirana etno en suda kaj centra Azio. Ili estas la plej granda gento de Afganio. Mondvaste ekzistas proksimume 33 milionoj da paŝtooj, el kiuj proksimume 13 milionoj vivas en orienta kaj suda Afganio (proksimume 40 % de la loĝantaro). Tamen, la lando kie loĝas plejmulto da paŝtunoj estas Pakistano, kun ĉ. 25 milionoj (15% de la loĝantaro).

Ili parolas la paŝtoan lingvon (ankaŭ nomatan Paŝto).

Paŝtoo estas la nuna prezidento de Afganio, Hamid Karzai. Ankaŭ en tiu etno havas plej fortan bazon la talibanoj, ofte konsiderataj baze kiel paŝtoa naciista movado baziĝinta sur ties tradicioj.

Nombras kiel paŝtuoj interalie diversaj nomadaj triboj, ĉefe la kuĉioj, kiuj estas ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj. Ili estas aparte protektitaj de la afgana konstitucio kaj havas rajtojn pri kunparolo.

Ĉefaj etnaj grupoj en Pakistano, Afganio kaj ĉirkaŭaj areoj, 1980. Paŝtuoj estas en verda areo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]