Diskuto:Paŝtunoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nomo de la etno en Esperanto: ĉu paŝtunoj aŭ paŝtooj?[redakti fonton]

Se la lingvo en Esperanto nomiĝas "paŝtoa lingvo", konsekvence ankaŭ la koncerna etno plej bone unuavice nomiĝu "paŝtooj", nur en dua alternativo laŭ influoj de iuj naciaj lingvoj "paŝtunoj".

Se en Esperanto ekekzistos konsento preferi la radikon "paŝtun-", tiam oni almenaŭ atentu same nomi la lingvon kaj la etnon.

ThomasPusch 09:52, 10. Sep 2010 (UTC)

La uzanto Nosmetana nun movis la paĝan titolon "paŝtooj" al nova titolo "paŝtunoj". En multaj eŭropaj lingvoj la etnonomo pli similas al esperantlingva vorto "paŝtunoj" ol al "paŝtooj", sed tio ne estas argumento: ne eblas ŝanĝi la leksikon de lingvo per nura ŝovo de vikipedia titolo. En la Esperanto-vortaroj kiujn mi havas proksime mi ne vidas klaran argumenton por nepra prefero de la unua aŭ de la dua ebleco. Tial mi alvokas doni literaturajn referencojn kaj por la etnonoma propono "paŝtunoj" kaj por "paŝtooj". ThomasPusch (diskuto) 15:44, 29 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Al mi, la formo "paŝtooj" aperas same neakceptebla kiel "esperantooj". En la paŝtuna, la formo "paŝto" havas la signifon de paŝtuna lingvo aŭ paŝtuna etika kodo. Kiam temas pri homoj aŭ lando, ĉiam aperas aldona konsonanto "n".
Esperante - Paŝtune
paŝtuno - paŝtun (viro)
paŝtunoj - paŝtane
paŝtunino - paŝtana
paŝtunujo - paŝtunĥŭa, paŝtunistan
paŝtuna - paŝto (lingvo)
Ĉion bonan! Talnat (diskuto) 03:52, 3 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Saluton al ĉiuj,
Mi ŝanĝis la titolon de la artikolo al "Paŝtunoj", ĉar antaŭe ĝia titolo estis "Paŝtooj", verŝajne pro eraro ĉe Vikipedio. Se ne estas tiel, kaj la vorto paŝtooj ekzistas ekster Vikipedio kaj tekstoj influitaj de ĝi, mi pardonpetas.
La kialo kial mi pensas, ke ĝi estas frukto de eraro, estas la jena:
Membro de la etno, en ilia lingvo, nomiĝas pax̌tūn ⟨پښتون⟩ [pəʂˈt̪uːn], kaj de tiu vorto devenas la nomo de la etno uzita en aliaj lingvoj: en la japana, "pashutūn" ⟨パシュトゥーン⟩; en la Indonezia, "pashtun"; en la hindia, "paśtūn" ⟨पश्तून⟩; en la turka, "paştunlar"; en la angla, "pashtuns"; en la franca, "pachtounes"; en la hispana, "pastunes"; en la germana, "Paschtunen"; en la sveda, "pashtuner"; en la greka, "pastun" ⟨παστούν⟩; en la rusa, "puštuny" ⟨пуштуны⟩, kaj tiel plu. Ankaŭ, kiel skribas uzanto Talnat, vortoj kiuj rilatas al la etno, kiel pax̌tūnwāli ⟨پښتونوالی‎⟩‎ aŭ Pax̌tūnistān ⟨پښتونستان‎⟩, uzas la radikon √pax̌tūn- kaj estus nature esperantigitaj tiel.
Malgraŭ tio, la lingvo, kiun parolas la etno, nomiĝas en la lingvo mem pax̌tō ⟨پښتو⟩‎ [ˈpəʂt̪oː], kies artikolo en Vikipedio estis sub la titolo "Paŝtoa lingvo", kreita en 2006. Poste, en 2008, la artikolo pri la etno estis kreita kun la nomo "Paŝtunoj", sed ĝi estis ŝanĝita en 2010 al "Paŝtooj", eble pensante, ke la nomo de la etno devus esti tia, ĉar la lingvo, laŭ Vikipedio, nomiĝas paŝtoa lingvo, sed fakte, laŭ kutimo en nia lingvo, devus esti male—oni nomas la lingvon laŭ la etno kiu ĝin parolas, aŭ la lando en kiu ĝi estas parolata, krom ke la lingvo ne estus uzita de specifa etno, kiel Latino, Palio aŭ Sanskrito.
Ankaŭ, mi ne trovis vorton nek en PIV nek en REVO, nek por la lingvo nek por la etno, kaj tio igis min supozi, ke la origino de la konfuzo estis la misesperantigo ĉe Vikipedio en 2006.
Kiel referencon, mi nur trovis la jenan ĉe "Hodimondo" en 2014: "En 1747 naskiĝis Afganio, sub Paŝtuna reĝo Ahmed Shah Durrani. Malĝise, ĉiam Paŝtunoj regis la landon…" (http://hodimondo.blogspot.ae/2014/04/pre1.html)
Kaj la jenan, ĉe "Le Monde Diplomatique" en Esperanto, en 2003: "La riskoj per la kreskanta malrespekto al la paŝtunoj [la precipa etno]…" (https://eo.mondediplo.com/article796.html).
Ĉe la sama medio, mi ankaŭ trovis, de Oktobro de 2010: "…kiu ignoras la pezon de la paŝtooj distirataj inter Afganujo…" (https://eo.mondediplo.com/imprimer.php3?id_article=1662). Mia hipotezo estas, ke la verkisto aŭ tradukanto serĉis la vorton, kaj trovante, ke ekzistis artikolo nomita "Paŝtooj" (kies nomo estis ŝanĝita en Septembro de 2010) elektis tiun vorton. Mi pensas tion, ĉar li aldonis ligilon al la Vikipedia artikolo.
Mi ŝatus trovi ekzemplojn de la uzo de la vorto paŝtoo antaŭ 2006 por scii, ĉu ĉi tiu hipotezo estas prava aŭ ne. Koran dankon, tiu ĉi uzanto (diskuto) 14:39, 10 feb. 2017 (UTC).[Respondi]
Bone, do estu kaj restu paŝtunoj kaj paŝtuna lingvo. ThomasPusch (diskuto) 23:39, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]