Paŝtunoj
La paŝtooj, paŝtunoj aŭ patanoj estas orientirana etno en suda kaj centra Azio. Ili estas la plej granda gento de Afganio. Mondvaste ekzistas proksimume 33 milionoj da paŝtooj, el kiuj proksimume 13 milionoj vivas en orienta kaj suda Afganio (proksimume 40 % de la loĝantaro). Tamen, la lando kie loĝas plejmulto da paŝtunoj estas Pakistano, kun ĉ. 25 milionoj (15% de la loĝantaro).
Ili parolas la paŝtoan lingvon (ankaŭ nomatan Paŝto).
Paŝtoo estas la nuna prezidento de Afganio, Hamid Karzai. Ankaŭ en tiu etno havas plej fortan bazon la talibanoj, ofte konsiderataj baze kiel paŝtoa naciista movado baziĝinta sur ties tradicioj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- angle Pri la paŝtunoj
- germane Historio de paŝtunoj (Spiegel Online, 2007)