Pacifika haringo
Aspekto


La pacifika haringo, Clupea pallasii, estas specio de la genro Klupeoj el la familio Klupeedoj kun habitatoj en Pacifika Oceano ĉe Nordameriko kaj ĉe nordorienta Azio. Ĝi estas brila arĝenteca fiŝo kun senspinaj naĝiloj kaj tre forkoforma vosto. La distribuado estas ampleksa laŭlonge de la marbordo de Kalifornio el Baja California norden al Alasko kaj al Beringa Maro; en Azio la distribuado estas suden al Japanio. Clupea pallasii estas konsiderata supra-volbŝtona specio pro sia tre alta produktiveco kaj interagado kun granda nombro de predantoj kaj predoj.
La latina scienca nomo de la specio devenas el Peter Simon Pallas, fama germana naturalisto kaj esploristo.