Packard
Aspekto
| Packard | ||
|---|---|---|
| aŭtomobilo-faranta firmao entrepreno | ||
| Dum | 1899 - 1957 | |
| Fondintoj | James Ward Packard vd | |
| Sidejo | Detrojto | |
| Agokampo | aŭtomobilo | |
Packard estis usona marko de luksaj aŭtoj konstruitaj de la entrepreno Packard Motor Car Company de Detrojto, Miĉigano, Usono, kaj poste de la Studebaker-Packard Corporation de South Bend (Indianao). La unuaj aŭtoj Packard estis produktitaj en 1899, kaj la lastaj en 1958.
Historio
[redakti | redakti fonton]Packard estis fondita de James Ward Packard (Lehigh Universitato, klaso de 1884), lia frato William Doud Packard kaj ilia partnero, George Lewis Weiss, en la urbo Warren (Ohio).

