Pafarmilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revolvero Smith & Wesson por militista aŭ polica uzo.

Pafarmilopulvopafilo (Revo) estas tipo de armilo, kies kineta energio venas per eksplodeto de kemiaĵo en la pafaĵo. En malnovaj pafiloj, la kemiaĵo estis pulvo, nuntempe oni uzas senfuman pulvon. En multaj lingvoj oni uzas la formon fajropafilo.

Historio

Mankanono, ilustraĵo el la manuskripto "Belli Fortis" de Konrad Kyeser, 1400

La unua bildigo de pafarmilo estas skulptaĵo en kaverno en Sichuan, Ĉinujo. La skulptaĵo datiĝas de la 1100-aj jaroj kaj estas tiu de persono portanta vazforman bombardilon kun flamoj kaj kuglego elirinta[1]. La plej malnova konservita pafilo, farita el bronzo, estis datita de 1288, ĉar oni trovis ĝin en ejo en la nuntempa distrikto Acheng en Hejlongĝjango, en nordorienta Ĉinujo, kie la Yuan Shi raportas pri bataloj en tiu epoko[2].

Eŭropanoj, araboj kaj koreanoj kreis pafilojn en la 1300-aj jaroj[3]. Turkoj, irananoj kaj hindoj havis pafilojn antaŭ la 1400-aj jaroj, kiujn ili ricevis ĉiam rekte aŭ malrekte de eŭropanoj[3]

Specoj

Manpafarmiloj

La plej malgranda pafarmilo estas la manpafarmilo aŭ pistolo. Ekzistas el ili tri kutimaj tipoj: unupafaj pistoloj, revolveroj kaj duonaŭtomataj pistoloj.

Manpafarmiloj diferas de fusiloj pro ilia mallongeco kaj manko de ŝultra apogilo. Ili kutime ricevas malpli fortajn kartoĉojn kaj povas esti unuope aŭ duope (per ambaŭ manoj).

Fusiloj

Fusiloj historie estis konataj kiel muskedoj.

Kaŝportado en Usono

En Usono, de 90-jaroj, jam tridek tri da statoj leĝigis, ke polico devas doni al ĉiuj leĝobeintaj civiluloj permesilo porti pafilojn. Laŭe tiu "dev-dona" leĝo (angle "shall-issue law"), ĉiu estas rigardita rajti porti pafilon kondiĉe je kelkaj objektivaj kriterioj (ekzemple akcepti trejnade kaj ne havi rekordo krima, mensmalsana, aŭ drinkulo).


Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Chase, Kenneth (2003), Firearms: A Global History to 1700, Cambridge University Press, ISBN 0-521-82274-2 
  • Crosby, Alfred W. (2002), Throwing Fire: Projectile Technology Through History, Cambridge University Press, ISBN 0-521-79158-8 
  • Needham, Joseph (1986), Science & Civilisation in China, V:7: The Gunpowder Epic, Cambridge University Press, isbn 0521303583 

Referencoj

  1. Chase, 2003, 31–32
  2. Needham, 1986, 293–294
  3. 3,0 3,1 Chase, 2003, p. 1: "The Europeans certainly had firearms by the first half of the 1300s. The Arabs obtained firearms in the 1300s too, and the Turks, Iranians, and Indians all got them no later than the 1400s, in each case directly or indirectly from the Europeans. The Koreans adopted firearms from the Chinese in the 1300s, but the Japanese did not acquire them until the 1500s, and then from the Portuguese rather than the Chinese." Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Chase1" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2

Ŝablono:Stumpo