Pajlotegmento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
pajlotegmento
kampara domo kun pajlotegmento en Franujo
kampara domo en Germanujo

Pajlotegmento estas tegmento kovrita per pajlo. En Mezeŭropo tiu specoj de tegmentkovrado estis la kutima ĝis la unua duono de la 20a jarcento, ĝi maloftiĝis ekde tiam rpide pro malpermesoj rilate la danĝero pri incendio kaj hodiaŭ pajlo estas tre malofte uzata. Pajlotegmentoj estis planitaj por solideco de 25 jaroj ĉe la veterflanko kaj de 30 jaroj ĉe la alia flanko de la domo. La tegmentoj havis ofte dikecon de 6 coloj (1/2 futo).

Kiel iloj la pajlotegmentisto havis grandan akran tranĉilo kaj tabulon. Sur la tabulo estis granda manumo kaj longa fera stango por enkroĉi la pajlon. Per tiu tabulo la metitaj sekaltigoj je ilia finoj estis batitaj en deklivan situon kaj glatumitaj. Poste per la tranĉilo la tigofinoj estis oblikve tranĉitaj.

Oni nur uzis sekalan pajlon, kiu estis tranĉita per serpo por ke neniu tigo estas fleksrompita.

Kiam la du flankoj de la tegmento estis kovritaj la superstaranta pajlo sur la firsto estis fleksigita kaj sur tiu firsto oni metis turfon. Tiuj turfoj havis la larĝecon de unu futo, longecon de tri futoj kaj dikeco de 2 1/2 ĝis 3 cm (ĉ. unu colo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]