Saltu al enhavo

Firsto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Firsto en moderna magazenara konstruaĵo.

Firsto estas eĝo, kiun formas du flankoj de tegmento.

Plej ofte la firstlinio situas en la mezo inter la tegment-randoj. Tio ebligas ke la du flankoj de la tegmento havas identan deklivo-angulon.

Laŭ Francisko Azorín Firsto estas La plej alta konveksa tegmento supro.[1] Li indikas etimologion el latina fastigium,[2] kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj firstlinio, por tegmenta suprolinio, kaj firstotrabo, por peco kunliganta la vertojn de la tegmentoarmaturoj.[3]

Komparu kun

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 74.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.