Pajlovino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pajlovino
Sekigataj vinberoj

Pajlovino (france: vin de paille) estas tipo da vino farita el sekigitaj vinberoj. Ofte la vinbero estas sekigataj sur pajlo, tial la nomo pajlovino. Tiu sekigado produktas sukon kun pli alta sukerotitro. Pro tio dum la vinfarado ekestas vino kun alkoholelcento de 14 aŭ pli alta.

Pro la forteco tiu vino plej ofte ne estas trinkata dum ĉefmanĝaĵoj, sed kiel aperitivo, dum postmanĝaĵo aŭ post la manĝado. La vino bone kombinas kun nuksofromaĝo, torto, kaj ĉokolado.

Pajlovino estas en la franca vinregiono Jura konata kiel Vin de paille kaj en Italio Vin santo estas konata. El Hispanio venas Pedro Ximénez.

Ankaŭ en Grekio, Aŭstrio kaj Usono oni produktas pajlovinojn. En Germanio la produktado de tiu vino estis pro la Weingesetz (Vinleĝo) ekde 1971 malpermesata, sed tiu malpermeso estas ekde la 1-a de aŭgusto 2009 denove nuligata pro la de EU-regulado por la vinmerkato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]