Palácio do Planalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palácio do Planalto
Palácio do Planalto
palaco • oficiala loĝejo
Bazaj datoj
Konstrutempo Eko je la 10-a de julio 1958
Konstrustilo moderna arkitekturo vd
Arkitekto Oscar Niemeyer
Estiĝo 1960
Malfermo 21-a de aprilo 1960
Uzado
Uzado Oficejo de la brazila prezidanto
Adreso
Urbo Braziljo
Lando Brazilo
Situo Praça dos Três Poderes
Situanta sur Praça dos Três Poderes
Situo
Geografia situo 15° 47′ 56″ S, 47° 51′ 39″ U (mapo)-15.798999-47.860834Koordinatoj: 15° 47′ 56″ S, 47° 51′ 39″ U (mapo) [+]
Palácio do Planalto (Brazilo)
Palácio do Planalto (Brazilo)
DEC
Palácio do Planalto
Palácio do Planalto
Situo de Palácio do Planalto
Map
Palácio do Planalto
Posedata de registaro de Brazilo vd
Retejo http://www.planalto.gov.br
vdr

Palácio do Planalto (palaco de altebenaĵo) estas la sidejo de la brazila federacia plenuma povo, kie troviĝas la oficejo de la prezidanto de Brazilo. Ĝi situas en Praça dos Três Poderes en Braziljo kaj estis unu el la unuaj konstruaĵoj konstruitaj en la nova ĉefurbo. La inaŭguro de la palaco, la 21-an de aprilo 1960, estis la centro de la festoj por la inaŭguro de Braziljo kaj markas la brazilan historion, simbolante la translokiĝon de la federacia regurbo al la centro de la lando, antaŭenigita de la registaro de prezidanto Juscelino Kubitschek de Oliveira.

La konstruado de tiu konstruaĵo komenciĝis la 10-an de julio 1958 kaj, ĝis ĝia finiĝo, la sidejo de federacia plenuma povo situis ĉe Palácio do Catetinho, ligna domo inaŭgurita la 31-an de oktobro 1956 en la ĉirkaŭaĵo de Braziljo.

Palácio do Planalto estis projektita de la arkitekto Oscar Niemeyer. La konstruaĵo havas belajn ravantajn kolonojn, difinitaj laŭ la vortoj de sia arkitekto: "Malpezaj kiel plumoj surteriĝantaj".

[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]