Ministry of Culture of Brazil • Ministry of Defense of Brasilia • Ministry of Communications of Brazil • Ministry of Development, Industry, and Trade • Ministerio pri Medio de Brazilo • Ministry of Planning and Budget • Ministry of Labour and Employment vd
La federacia registaro de Brazilo (portugaleGoverno Federal do Brasil), jure ofte nomata portugaleUnião, do "unio", estas la centra nacia registaro de la Federacia Respubliko Brazilo, laste fundamentigita per la Federacia Konstitucio de 1988 (portugaleConstituição da República Federativa do Brasil. Ĝi dividas la suverenecon pri la ŝtata teritorio de Brazilo kun la aliaj ŝtataj unuoj, la 26 subŝtatoj, la Distrito Federal, en Esperanto Federacia Distrikto, kaj la municipoj. La sidejo de la federacia registaro estas en Braziljo (Brasília). La ŝtatprezidanta palaco tie nomatas Palácio do Planalto - pro tio ofte oni nomas la federacian registaron de Brazilo mallonge Planalto.