Palaciosrubios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaciosrubios
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37407
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 305  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 3′ N, 5° 12′ U (mapo)41.0525-5.1952777777778Koordinatoj: 41° 3′ N, 5° 12′ U (mapo) [+]
Alto 807 m [+]
Areo 36,48 km² (3 648 ha) [+]
Palaciosrubios (Provinco Salamanko)
Palaciosrubios (Provinco Salamanko)
DEC
Palaciosrubios
Palaciosrubios
Situo de Palaciosrubios
Palaciosrubios (Hispanio)
Palaciosrubios (Hispanio)
DEC
Palaciosrubios
Palaciosrubios
Situo de Palaciosrubios

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palaciosrubios [+]
vdr

Palaciosrubios estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco. Palaciosrubios estas tradukebla maletimologie al Flavaj Palacoj aŭ plej verŝajne etimologie al Ruĝaj GrenstokejojRuĝgrenaj Stokejoj.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 36,48 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 368 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas norde kun Cantalapiedra, oriente kun Horcajo de las Torres (Ávila), sude kun Zorita de la Frontera kaj okcidente kun Poveda de las Cintas. Ĝi distas 53 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. En 1931 dum striko policanoj pafis kaj mortigis kvar homoj kio rezultis en pliaj strikoj. Dum la frankisma diktaturo Palacios Rubios alinomiĝis al Palaciosrubios por diferencigi la lokon el samnoma loko de la provinco Ávila.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, terpomoj, betoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]