Luksemburga Palaco (Francio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Luksemburgo. |
Palaco Luksemburgo (Palais du Luxembourg) | |
monumento | |
Luksemburga Palaco vidata el la ĝardeno.
| |
Oficiala nomo: Palais du Luxembourg | |
Lando | Francio |
---|---|
Regiono | Francilio |
Urbo | Parizo |
Arondismento | 6-a |
Konstruaĵo | Palaco |
Situo | Palaco Luksemburgo |
- koordinatoj | 48° 50′ 54″ N 2° 20′ 14″ O / 48.84833 °N, 2.33722 °O (mapo) |
Arkitekto | Salomon de Brosse |
Konstruado | 1615 - 1631 |
Poŝtkodo | 75291 |
Registrita MH | 1862 |
Origina uzo | Loĝejo de Maria de Mediĉo |
Nuna uzo | Sidejo de la franca Senato |
Situo enkadre de Parizo
| |
Vikimedia Komunejo: Luxembourg Palace | |
Retpaĝo: http://www.senat.fr | |
La Luksemburga Palaco, situanta en la 6-a arondismento de Parizo norde de la Luksemburga Ĝardeno, estas la sidejo de la franca Senato, kiu instaliĝis en 1799 en la palaco konstruita komence de la 17-a jarcento, sekve de la regentado de la reĝino Maria de Mediĉo. Ĝi apartenas al la bienaro de tiu asembleo, kiu inkluzivas ankaŭ, proksime de la palaco, la palaceton Eta Luksemburgo, loĝejo de la prezidanto de la Senato, la muzeon Luksemburgo, kaj la tutan ĝardenon.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Luksemburga Palaco ŝuldas sian nomon al la palaco konstruita meze de la 16-a jarcento kiu apartenis al Francisko Piney, duko de Piney-Luksemburgo.
La regentino Maria de Mediĉo, vidvino de Henriko la 4-a, aĉetis la palacon kaj la bienon nomatajn « de Luksemburgo » en 1612 kaj en 1615 mendis al la arkitekto Salomon de Brosse konstruon de palaco. Ŝi ekloĝis tie en 1625, antaŭ la fino de la konstruado. La dekstra parto estis por la reĝino kaj la maldekstra por ŝia filo, la reĝo Ludoviko la 13-a.
La palaco fariĝis malliberejo dum la Teroro antaŭ ol esti atribuita, en 1795, al la Direktoraro. Fine de 1799, la Direktoraron anstataŭis la Konservativa Senato, asembleo kreita per la Konstitucio de la jaro 8-a. En 1814, ĝi estis atribuita al la Ĉambro de Pajroj. Poste, ĝi konservis sian parlamentan rolon, krom dum kelkaj mallongaj periodoj.
La origina palaco, nun nomata palaco Eta Luksemburgo, fariĝis ekde 1825 la oficiala loĝejo de la prezidanto de la Senato.
-
Palaco Luksemburgo : nokta vido al la interna korto.
-
Vido al la ĝardeno
-
Seĝo en la ĝardeno Luksemburgo kun la emblemo de la Senato
Ĉambro de la orlibro
[redakti | redakti fonton]La ĉambro de la orlibro estas teretaĝa volba ĉambro aranĝita en 1816 de la arkitekto Pierre Thomas Baraguay, kiu utilis por ricevi la Orlibron de la Pajraro, tio estis por registri la nomojn de la famaj vizitantoj de la Ĉambro de Pajroj.
La tuto estis restaŭrita de 1997 ĝis 1999.
-
Pentraĵo sur fajenco
-
Murtapiŝo
-
Bildo de la pentraĵoj kaj lignaĵoj de la ĉambro de la orlibro
-
Kamenfosto kun statuo de diableto
Honorŝtuparo
[redakti | redakti fonton]La honorŝtuparon aŭ grandan ŝtuparon konstruis inter 1803 kaj 1807 la arkitekto Jean-François-Thérèse Chalgrin, kiu laboris en la Luksemburga Palaco ekde 1787 kaj estis restaŭrinta la ĝardenojn.
-
Jean Béraud, Ruĝa kaj ora simfonio, la duoncirkla ĉambro, orgidekoracio.
-
Honorŝtuparo
-
Duoncirkla ĉambro de la Senato
La Senata Ĉambro
[redakti | redakti fonton]La arkitekto Alphonse de Gisors, lernanto de Jean-François-Thérèse Chalgrin, antaŭenigis la fasadon de la konstruaĵo je 31 metroj sur la ĝardeno kaj aranĝis en tiu pli vasta spaco novan duoncirklan ĉambron inter 1836 kaj 1842. La ĉambro estis rekonstruita post incendio en 1859, ankaŭ de Gisors.
Malantaŭ la prezidanta platformo, fronte al la kunsidantoj, staras sep grandegaj statuoj[1], de maldekstro al dekstro kiam oni rigardas la prezidanton:
- Anne Robert Jacques Turgot;
- Henri François de Aguesseau;
- Michel de la Hôpital;
- Jean-Baptiste Colbert;
- Chrétien Guillaume de Lamoignon de Malesherbes;
- Molé;
- Jean-Étienne-Marie Portalis.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La duoncirkla ĉambro: la ĉambro de la kunsidoj - Oficiala interretejo de la Senato
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Sara Galetti, Le Palais du Luxembourg de Marie de Médicis (1611-1631), Parizo, eld. "Picard", 2012 (ISBN 978-2-7084-0935-4), 296 paĝoj, 172 bildoj
- Sara Galletti, Rubens et la galerie de Henri IV au palais du Luxembourg (1628-1630), eld. "Franca Societo pri Arkeologio", monumenta bulteno, 2008, n° 166-1, paĝoj 43-51, [1]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala interretejo de la franca Senato
- Virtuala vizito de la palaco Luksemburgo Arkivigite je 2014-09-29 per la retarkivo Wayback Machine - Oficiala interretejo de la Senato
- Fotoj de la palaco kaj ĝardenoj - Oficiala interretejo de la Senato
- La Palaco Luksemburgo - Pitoreska Parizo
La palaco estas atingebla per la metrostacioj "Saint-Sulpice" kaj "Odéon". Sed la stacio "Gare du Luxembourg" (Linio B de RER de Francilio) estas pli proksima.
- 2° E
- 48° N
- Renesancaj konstruaĵoj en Francio
- Palacoj de Parizo
- Historiaj monumentoj de la 6-a arondismento de Parizo
- Kulturaj heredaĵoj de la 16-a jarcento
- Kulturaj heredaĵoj de la 17-a jarcento
- Kulturaj heredaĵoj de la 18-a jarcento
- Kulturaj heredaĵoj de la 19-a jarcento
- Parlamentaj konstruaĵoj
- Parlamenta historio de Francio
- Konstruaĵoj finitaj en 1630-1639
- Aperis en 1631