Palaco de Pimentel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de Pimentel.

La Palaco de Pimentel estas palaco en Valadolido (Kastilio kaj Leono, Hispanio). Ĝi estas ĉe la Placo de Sankta Paŭlo. Ĝi estis la naskoloko de la reĝo Filipo la 2-a. La konstruaĵo, ekzemplo de palaca arkitekturo en Valadolido, servas aktuale kiel sidejo de la municiparo Diputación Provincial de Valladolid (Provinca Deputitaro de Valadolido); tio ekde 1875.

Ĝia konstruado komencis pro ordono de la markizo de Astorga, kaj poste estis de Bernardino Pimentel, urbestro de Valadolido kaj onklo de Alonso Pimentel y Pacheco, 2a duko de Benavente, kiu estis la posedanto de la palaco kiam Filipo la 2-a naskiĝis tie, kiam estis gastigita en la palaco la reĝa familio por ĉeesti en la kortega "parlamento" de Aprilo de 1527.

El arkitekturaj elementoj elstaras la angula turo kun angula platereska fenestro kaj portikara korto.