Palazuelos de Muñó
| Palazuelos de Muñó | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 09226 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 54 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 42° 12′ N, 3° 59′ U (mapo)42.196388888889-3.9883333333333Koordinatoj: 42° 12′ N, 3° 59′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 787 m [+] | ||
| Areo | 9 km² ( 900 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Palazuelos de Muñó [palaZŬElos demuNJO] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudo de la komarko Odra-Pisuerga, sed foje atribuita ankaŭ al la komarko Arlanza. La loknomo Palazuelos de Muñó estas etimologie komprenebla kiel Palacetoj de Muñoz aŭ de Nuño, alude al iama loĝanto.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,691 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 53 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 14 el 1991.
| 1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
|---|---|---|---|---|---|---|
| 67 | 75 | 66 | 65 |
Ĝi distas 35 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Johano la Baptisto.





