Palazuelos de la Sierra
Palazuelos de la Sierra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09649 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 95 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 13′ N, 3° 28′ U (mapo)42.211666666667-3.4597222222222Koordinatoj: 42° 13′ N, 3° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 115 m [+] | ||
Areo | 15,737 km² ( 157 3.7 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Palazuelos de la Sierra [+] | |||
Palazuelos de la Sierra [palaZŬElos delaSJEra] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Palazuelos de la Sierra estas atimologie komprenebla kiel Palacetoj de la Montaro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,737 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 87 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.
Ĝi distas 30 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas inter Cueva de Juarros kaj Villamiel de la Sierra.
Demografio
[redakti | redakti fonton]1991 | 1996 | 2001 | 2004 | 2008 | 2012 | 2016 | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
70 | 67 | 79 | 73 | 69 | 66 | 81 |
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Palazuelos aperis dokumentata jam en la jaro 957 kiam la monaĥejo de Cardeña ricevis la donacon de lignarbaro; la kromnomo de la Sierra ekestis uzita ekde la 14-a jarcento por distingi ĝin disde aliaj samnomaj lokoj en la areo de Burgoso.
Ĝi estis konata kiel la loko de la sep muelejoj, fakte ĉe la rivero Matanzas meze de la 18-a jarcento. Hodiaŭ el tiuj restas nur unu, nome la muelejo de Sankta Kristoforo, nun restaŭrita kaj iam komunuma, kaj uzata de la lokanoj de Palazuelos laŭvice, kaj laŭpage de najbaraj lokanoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Bartolomé.