Palenzuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palenzuela
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34257
Demografio
Loĝantaro 213  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 4° 8′ U (mapo)42.095277777778-4.1291666666667Koordinatoj: 42° 6′ N, 4° 8′ U (mapo) [+]
Alto 802 m [+]
Areo 75,72 km² (7 572 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Palenzuela (Provinco Palencio)
Palenzuela (Provinco Palencio)
DEC
Palenzuela
Palenzuela
Situo de Palenzuela
Palenzuela (Hispanio)
Palenzuela (Hispanio)
DEC
Palenzuela
Palenzuela
Situo de Palenzuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palenzuela [+]
vdr

Palenzuela [palenZŬEla] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Palenzuela estas etimologie komprenebla kiel Malgranda Palencio, el Pallantia ComitisPalencia del Conde (Palencio de la Grafo) kio diferencigis ĝin el la alia Pallantia, nome la aktuala Palencio (ĉar Palenzuela apartenis dekomence al la Graflando Kastilio kaj ne al la Reĝlando Leono kiel Palencio). La loknomo evoluis tra Palenciola kaj aliaj literumadoj ĝis la nuna formo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Sankta Johano la Baptisto.
Ruinoj de la preĝejo de Sankta Eŭlalia.
Ruinoj de la preĝejo de Sankta Eŭlalia.
Ruinoj de la kastelo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 75,72 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 214 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ milon da loĝantoj el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 42 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio havas la eksklavojn Aguanares (en la provinco Burgoso), Montemayor (kun du kernoj, nome Pajareros kaj Caserío de Magialengua) kaj Villarmiro.

Trafluas la teritorion la riveroj Arlanza kaj Arlanzón. Ĝi limas kun Castrojeriz (Burgos), Revilla Vallejera (Burgos), Valles de Palenzuela (Burgos), Cordovilla la Real, Quintana del Puente, Peral de Arlanza (Burgos) kaj Villahán.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia setlado en la epoko de la militoj kontraŭ romianoj.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio ĉe la limo kun Leono. En Mezepoko okazis reloĝado. La situacio lima kaj inter riveroj rezultis en la fakto, ke la diversaj povoj klopodis posedi ĝin, ĝi fortikiĝis kaj partoprenis en la diversaj konfliktoj foje kiel ĉefurbo. Mezepoke estis grava juda komunumo.

Palenzuela estas unu el 24 hispanaj municipoj en kiuj tranoktis la imperiestro Karlo la 5-a en sia lasta vojaĝo cele al la Monaĥejo de Yuste (provinco Cáceres). Nuntempe ĝi formas parton de la komuna projekto de tiuj municipoj nomita Vojo de Karlo la 5-a.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la restaĵoj de la kastelo kaj de la muregoj, la preĝejo de Sankta Johano la Baptisto, la ruinoj de la preĝejo de Sankta Eŭlalia, la ermitejoj, blazondomoj en antikva urba kerno ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]