Paleografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paleografio [1], neologismo naskiĝinta en 18-a jarcento el greka παλαιός (palaiòs), "antikva" kaj γραφή (grafè), "skribo", estas studobjekto kiu studas la historion de la skribo, aparte tiu manuskripta, kaj instruiĝas pri la arto legi, interpreti kaj ekspliki antikvaj skriboj kaj pri ili agnoski la aŭtentikecon.

Paleografio taŭgigas kompreni kaj traduki ne nur la antikvan tekston al moderna lingvo, sed ankaŭ kapti, kaj informi, la ligon inter la aktiveco de la skribanto de la pasinto kaj ĉiuj tiamaj ekzistaj aspektoj interligitaj kun tiu aktiveco. Tiu studobjekto okupiĝas pri manuskriptaj tekstoj de ĉiu lingvo kaj de ĉiu kronologia medio ĝenerale ĝis la vastiĝo de la presarto, kvankam ĝi precipe okupiĝis pri mezepokaj tekstoj skribitaj latinlingve kaj greklingve kaj sekve ankaŭ pri la la vulgaraj lingvoj. Kompreneble ĉiu alfabero konstituas scibranĉon de paleontologio. Kompreneble tiu scienco interesiĝas ankaŭ pri arabaj kaj hebreaj tekstoj kaj tiel pli.

Ĝia alporto al la historio konsistas en la elkodigo de dokumentoj manuskriptaj utiligitaj kiel fontoj, kvankam la rekta objekto de tiu scienco estas la praktikoj de skribarto kaj la historio de la grafika signo sendepende de ĝia enhavo.

Tasko de la paleografio estas ankaŭ malkovri la ĝenron (laŭ la areo de utiligo: ekzemple notaria, libra, kanceliera) kaj la tipon (laŭ la grafika stiligo (ekzemple, merovida, beneventa aŭ alitipaj naciaj skriboj) de la diversaj skriboj, krom iliajn datojn kaj la devenan lokon: ofte tiaj konceptoj estas ligitaj ĉar certaj skribtipoj kreiĝis aparte en certaj lokoj. Nur en la moderna epoko la grafio estas fakto persona, individua, propra de ĉiu skribanto.

Mezepoke, la centroj de grafika produktado kiuj tiujn karakterizojn permesas individuigi estas la tieldiritaj ”skriptorio”j: ili konstituas la bazan elementon por la historia rekonstruo de la kultura produktado.

Primuzika paleografio okupiĝas pri aparta tipo de “skribo” farita el muzikaj simbolaro, dum papirusologio okupiĝas pri tekstoj skribitaj sur papirusoj, anstataŭ sur papero aŭ pergameno. Primuzika paleografio naskiĝis en la fino 19-a jarcento iniciate de Benediktanaj monaĥoj de Solesmes.

Kromaj studobjektoj kunligitaj kun paleografio estas filologio, epigrafio, kodeksologio, diplomatiko, arĥivistiko.

Historio de la paleografio en Okcidento

17-a jarcento

Naskiĝas la paleografio helpe al studoj pri diplomatiko por determini la kronologion kaj la karakterojn de la diversaj skribtipoj, cele povi certiĝi pri la aŭtentikeco de manuskriptaj dokuemntoj.

Naskiĝakton oni taksas la De re diplomatica (Pri diplomatika afero) (1681), publikigita en Parizo fare de la bendiktana monaĥo Jean Mabillon. En la lastaj kvar ĉapitoj de tiu verko oni ekprovas, unufojon, sisteman distingon de la skribaj ĝenroj kaj pri ilia klasado kaj datado.

18-a jarcento

Bernard de Montfaucon, (1655-1741), publikigis Palaeographia Graeca (greka paleografio); per tiu verko, kio donas al ĝi la nomon, komenciĝas la studoj pri greklingvaj skribaj dokumentoj. Li vojaĝis tra Italio por riĉigi siajn fontojn kaj plipravigi la kriteriojn de sia esploro.

Dume en Italio, markizo Scipione Maffei (1675-1755) allasas al la preso, interalie, sian Istoria diplomatica, verko kiu progresigas la studojn pri filologio kaj paleografio rilate la mezepokajn kodeksojn.

René Tassin kaj Charles Toustain, bendiktanaj monaĥoj, publikigis en Parizo ses volumojn en kvarto, de 1750 ĝis 1765, Nouveau traité de diplomatique (Nova traktado de diplomatiko) kie estas ekzaminataj la fundamentoj de tiu scienco-arto kune kun ĝia aplikado al la papaj buleoj.

19-a kaj 20-a jarcentoj

Estas la jarcentoj en kiu paleografio akiras elstuditan kritikan konscion kaj la esploroj orientiĝas al lokaligo kaj pli preciza individuigo de la skriboj:

Studobjektoj de paleografio

Kelkaj konceptoj

Kiel jam dirite, paleografio studas skribon; tiucele ĝi utiligas diversajn konceptojn, ekzemple:

  • ”majuskla” estas alfabeta litero inkludita en bilineara sistemo: ĝi inkluziviĝas inter du paralelaj imagitaj linioj, sen foreksteriĝo kiel en "A B C D E F G H I J ktp";
  • ”minuskla” estas litero kies precipa korpo estas inkludita en bilineara sistemo, dum aliaj du imagitaj paralelaj linioj, unu supre kaj unu malsupre, limigas la limojn de la ascendaj kaj descendaj stangetoj: ekzemple "a b c d e f g h i j ktp"; ĝenerale ĉiukaze, kaj precipe por la senstangetaj minusklaj literoj (kaj tial ankaŭ ili entenataj en bilineara sistemo), la malsameco inter majusklaj kaj minusklaj estas grando relativa ("C c") aŭ nur forme ("E e");
  • ”ligaĵo” aŭ “ligado” estas kunligo inter du literoj: tio realiĝas kiam ili estas desegnitaj sinsekve, sen deŝovi la plumon (aŭ la ilojn per kiu oni skribas) de la paperfolio (aŭ ĝenerale de la surskriba materialo);
  • ”streko” estas ero konstituanta la literon;
  • ”koneksaĵo” estas la unuiĝo de du literoj por ke ili havu komunan elementon:
  • ”formo” aŭ “desegno” estas aspekto de la literoj;
  • ”modulo” estas la mezuro de la literoj: granda, malgranda kaj mezgranda;
  • ”haĉo” estas la maniero per kiu la moduloj estas faritaj: tial kiom da haĉoj, kia ilia sinsekvo kaj laŭ kiu direkto la literoj estas skizitaj;
  • procedo aŭ latine ductus estas la maniero per kiu oni skribas: aparte oni diras “kvieta” se la skribo estas rekta kaj kun malmulte da ligoj, “kursiva” se ĝi procedas sen deŝovi la pumon de la folio, do multe ligita kaj kutime inklinata.

Historio de la skribo

Per la studo pri la maniero per kiu la supraj karakterizoj, kaj aliaj, estas uzataj, konscie aŭ nekonscie, en la praktiko de la skribo, paleografio indentigas certan skribon, eĉ paleografio rekonstruas ĝian historion, ties ŝanĝojn laŭlonge de la tempo kaj imitadon en aliaj lokoj kaj la signifon de la evoluoj.

En la medio de la latina paleografio, ekzemple, sin sekvas la jenaj skriboj:

Referencoj

  1. Vortaro de Esperanto (1911) p. 115

Bibliografio

Vidu ankaŭ