Saltu al enhavo

Paljoksiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paljoksiso
greka dio
Verko Ŝildo de Heraklo
Informoj
Sekso ina
vdr
La Maĥoj
Gefiloj de Eriso

Laŭ la helena mitologio, Paljoksiso estis dajmonino kiu personigis la retreton aŭ forfuĝon dum batalo. Fratino kaj kontraŭlino ŝia estis Projoksiso, kun kiu ŝi simbolis la antaŭeniron kaj retroiron ĉe la batal-kampo. Do, oni konsideris Paljoksison unu el la Maĥoj, spiritoj pri la demarŝo de bataloj kiuj akompanis Areson dum liaj kampanjoj.

Paljoksiso kaj Projoksiso estis filinoj de Eriso (Malkonkordo), sen interveno de alia. Kun kelkaj el la maĥoj, ŝi estis gravurita sur la ŝildo de la heroo Heraklo, celante la timigadon de liaj kontraŭloj[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heziodo. Ŝildo de Heraklo, 139 kaj sekv.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]