Laŭ la helena mitologio, la Maĥoj (el la grekaΜάχαι «bataloj») estis dajmonoj de bataloj kaj luktado. Same kiel aliaj malbonaj spiritoj, kiel la Hisminoj, la Androktasioj kaj la Fonoj, la maĥoj estis gefiloj aŭ gefratoj de Eriso (Malkonkordo), sen alies interveno[1].
Kelkaj el la plej konataj estis Homado (Bruego de la batalo), Alalo (Milit-krio), Projoksiso (Atako), Joko (Sturmo), Alko (Batal-Rezisto), Paljoksiso (Retreto) kaj Kidojmo (Konfuzo)[2]. Ili ĉiuj apartenis al la akompanantaro de la olimpa milit-dioAreso en batal-kampoj, kune kun aliaj estaĵoj rilataj al milito kaj morto, kiel Fobo, Dejmo, la Keresoj, Polemo, Enjo kaj ilia patrino Eriso.