Polemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Polemo kaj Enjo, plafon-pentraĵo en Luvro farita de Antoine Paillet (1672).

Laŭ la helena mitologio, Polemo (el la greka Πολεμος, «milito») estis dajmono aŭ spirito de milito kaj batalado, speciale pri internaj militoj[1]. Lia kontraŭlino estis Ejreno (Paco), kaj lia romia ekvivalento estis Bellum.

Pro siaj atributoj, Polemo multe similis al Areso (eble ĝi estis unu el liaj epitetoj), la olimpa dio pri milito, kaj li multe similis al la Maĥoj (Batalemaj spiritoj). Polemo estis patro de Alalo (Milit-krio), ĉu sole, ĉu kun Eriso (Malkonkordo)[2]. Fratino lia estis Enjo[3], kiu rondiris kun li la batal-kampojn, kune kun la Maĥoj, la Hisminoj, la Androktasioj, la Fonoj, Eriso, Areso kaj la Keresoj.

En ezopa fablo[4], Polemo edziĝis al Hibriso, ina personigo de orgojlo kaj insolenteco, sed nur pro tio ke ŝi iĝis la nura ne-edziniĝinta diaĵo. Tamen, li tiel enamiĝis al ŝi ke de tiam Polemo sekvadas Hibrison ien ajn kien ŝi translokiĝus. En sia teatraĵo Paco, Aristofano priskribas Polemon kiel terura malamiko de Grekio, al kiu la gedioj permesis kapti kaj malliberigi Ejrenon, kiel puno al la tro militema loĝantaro[5].

Tamen, en sia ĉefa verko, Eneido, Vergilio lokigas Polemon (Bellum) en infero, kune kun sia terura akompanantaro[6].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aristofano. Paco, 205 kaj sek. Polemo estas unu el la ĉefroluloj de ĉi tiu komedio
  2. Pindaro. Ditiramba Fragmento, 78.
  3. Kinto el Izmiro, Falo de Trojo, 8.424 kaj sek.
  4. Ezopo. Fabloj, 533.70.
  5. Aristofano. Paco, 205 kaj sek.
  6. Vergilio. Eneido, 6.268.