Palmeros

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Palmeros (el la hispana: palmas, polmoj) estas la nomo de la flamenko-muzikistoj, kiuj kreas la ritmon de la muziko frapante la manojn unu polmo kontraŭ la alian. Kiel en instrumenta muziko estas "ritmaj palmeros" kaj "soloista palmero". Oni povas konsideri tiun muzikparton kiel perkut-instrumento, krom ke en tia muziko eblas perkutiloj kiel ligna skatolo aŭ amboso.

Bonaj Palmeros estas tre serĉataj, ĉar la tipa ritmo de la flamenko dependas de la kvalito kaj muzikeco de la Palmeros.