Pampa del Tamarugal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pampa del Tamarugal
Geografia regiono
ebenaĵoSenelflua baseno [+]

LandoĈilio

Supermara alteco894 m [+]
Koordinatoj21° 7′ 36″ S, 69° 26′ 49″ U (mapo)-21.12679-69.44691Koordinatoj: 21° 7′ 36″ S, 69° 26′ 49″ U (mapo)


Pampa del Tamarugal (Tarapakio)
Pampa del Tamarugal (Tarapakio)
DEC
Pampa del Tamarugal
Pampa del Tamarugal
Lokigo de Tarapakio en Ĉilio

Map
Pampa del Tamarugal
Vikimedia Komunejo:  Pampa del Tamarugal [+]
vdr
Geoglifoj de la montetoj Pintados.

La Pampa del Tamarugal estas ebenaĵo en la Regiono Tarapakio (Ĉilio), inter la paraleloj 19°30’ Sude kaj 22°15’ Sude. En ĝi troviĝas cento da vilaĝetoj kaj salejoj dise, kaj ties centro estas La Tirana. Tiu ebenaĵo havas, krome, rezervojn el akvo en la subgrnudo; tiuj rezervoj havigas trinkakvon al Iquique kaj aliaj proksimaj urboj. Lastatempe ekis agrikulturo sur bonkvalit agrundo taŭga por legomoj kaj fruktoj, elstare la kultivo de folibetoj, ajlo, luzerno, laktukoj, melonoj, tomatoj kaj opuntioj.

En la zono de la Pampa del Tamarugal, kiu korespondas al Huara kaj Pozo Almonte, troviĝas la Nacia Rezervejo Pampa del Tamarugal kun areo de 102 264 ha. En ĝi troviĝas impresa arbaro de tamarugo en la plej seka dezerto de la mondo.[1]

La temperaturo fluktuas inter absolutaj minimumoj de –5 a −12 °C kaj absolutaj maksimumoj de 36 kaj 40 °C, kun averaĝo de 250 sunaj tagoj jare.

La ĉefa allogaĵo de tiu urbo estas la fakto ke spite temi pri areo klasita klimate kiel absoluta dezerto, oni povas trovi arbarojn korespondajn al specioj de la genro Prosopis. Fakte temas pri la plej nordaj arbaroj de la lando. Tiuj karakteroj, plus la malabunda humideco, kiu generas tre klaran atmosferon, la estado de salejoj kaj la enormeco de la dezerto estas ties ĉefaj naturaj beloj.

Ĉar estas zono tre seka, preskaŭ ĉiuj ties surfacaj fluoj fluas nur sur portempaj fluejoj, sed ili reaktivas dum sporadaj pluvegoj; tamen estas ankaŭ rivero kiu elfluas el Andoj kaj alfluas en la Pacifiko, nome la rivero Loa.

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

Elstaras la arkeologia loko de la geoglifoj de Pintados. Impresas la paneloj de geoglifoj kun figuroj de homoj, de animaloj kaj ankaŭ geometriajn, kiuj estas sur la deklivoj laŭlonge de 4 km, totale per 964 figuroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bolívar Manaut, Luna (27a de novembro 2006). «A sobra de sol, buena es el agua» (HTML). www.dw-world.de. Konsultita la 26an de majo 2011.