Panafrika socialisma movado-Inkinzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panafrika socialisma movado-Inkinzo
partio
Lando(j) Burundo vd
vdr

La Panafrika socialisma movado-Inkinzo (france Le Mouvement Socialiste Panafricaniste MSP Inkinzo; MSP) estas malgranda politika partio en Burundo. Ĝin subtenas precipe tutsioj.

MSP estis inter partioj, subskribintaj la 6-an de aŭgusto 2004 la Pretorian protokolon pri divido de potenco.[1]

MSP partoprenis komunuman balotadon en 2005 kaj akiris unu postenon de konsilisto en komunumo Mugongomanga (provinco Bujumbura Rural).[2]

La 24-an de januaro 2010 la partio faris union kun CNDD-FDD[3] kaj partiestro alvokis siajn anojn dum la balotadoj de 2010 voĉdoni por CNDD-FDD[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]