Paneroj (plado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manĉaj paneroj.
Andaluzaj paneroj.
Murciaj paneroj.

Paneroj, en hispana origine migas (foje nomataj migas de pastor (paŝtistaj paneroj)), estas tipa plado de paŝtistoj per kiu ili profitis la restaĵojn de seka pano, kvankam estas ankaŭ paneroj el faruno, tipaj el sudoriento hispana. La paneroj devenas eble el la kuskuso magreba; en la kristanaj teritorioj estis farataj el pano kaj oni aldonis vianderojn el porko ĉefe por distingiĝi el la araba kaj juda kuirartoj.

Ili estas tipaj en la centr kaj sudo de Hispanio, ĉefe en Kastilio-Manĉo, Murcio, Andaluzio, Ekstremaduro kaj Aragono, krom en la regiono portugala de la Alentejo.

Kuirado[redakti | redakti fonton]

La paneroj humidiĝas pasintan nokton. Poste oni fritas en olivoleo vianderojn, kun ajlo kaj kapsiko; oni aldonas paprikon kaj salon. Poste oni movas konstante ĝis kiam la paneroj estas flavecaj, malmoletaj kaj sekaj. Kutime oni manĝas ne el unuopaj teleroj, sed el la unika patego, al kiu ĉiu avancas, metas sian propran kuleron kaj reeniras por manĝi.