Papilo de Vater

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maldekstre la malfermita duodeno kun vido de la papilla duodeni major. De supre apud la portala vejno (vena portae), la koledoko, latine ductus choledochus (angle referita kiel "commons bile-duct" en la bildo) descendas malantaŭ la duodeno kaj denove videblas ĵus antaŭ la buŝo en la papilla duodeni major (kaŝita sekcio montrita en striaj linioj). En la dissekcita pankreato, klare videblas la pankreata dukto kuranta de dekstre maldekstren al la granda duodena papilo. La akcesora pankreata dukto foje fluas en la duodenon en aparta papilo (malgranda duodena papilo).

La papilo de Vater (prononco [FA:ter], en moderna germana pli [FA:ta], laŭ la historia germanlingva medicinisto Abraham Vater, 1684-1751) aŭ granda duodena papilo, latine Papilla duodeni maiorpapilla Vateri estas malgranda altaĵo kun sfinktero super la tielnomita ampulla Vateri, la komuna buŝo de la komuna koledoko (ductus choledochus) kaj la pankreata dukto (ductus pancreaticus) en la duodenon. Ĝi situas en la malantaŭa (dorsa) descenda parto (pars descendens) de la duodeno.

la papilo de Vater

La ringforma sfintero kiu formas la altaĵon kaj konsistas el glataj muskoloj estas nomita la musculus sphincter Oddii (laŭ la itala anatomo Ruggero Oddi (1864-1913), do sfinktera muskolo de Oddi aŭ priskribe latine musculus sphincter ampullae hepatopancreaticae). Per sia kuntiriĝo, ĝi reguligas la malplenigon de galo el la komuna koledoko kaj la sekrecion de la pankreato el la pankreata dukto en la duodenon.

La sufikso granda (latine maior) venas de la fakto ke dua, pli malgranda papilo foje formiĝas en homoj. Tio tiam estas referita kiel la papilla duodeni minor, do malgranda duodena papilo. Ĉe kelkaj mamuloj la dua papilo formiĝas regule.