Paralelepipedo
Aspekto
| Paralelepipedo | |
|---|---|
| Speco | Prismo |
| Edroj | 6 (paralelogramoj) |
| Eĝoj | 12 |
| Verticoj | 8 |
| Geometria simetria grupo | Cmi |
| Ecoj | konveksa |
Paralelepipedo estas tridimensia geometria formo simila al kubo krom ke ĝiaj facoj estas paralelogramoj kaj ne kvadratoj. Oni povas difini ĝin laŭ tri ekvivalentaj manieroj:
- Paralelepipedo estas prismo, kies bazo estas paralelogramo.
- Paralelepipedo estas sesedro, kiu havas nur paralelogram-formajn facojn.
- Paralelepipedo estas sesedro kun tri paroj de paralelaj facoj.
Ortangula paralelepipedo nomiĝas briko.