Pariso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Parizo.
Helena kaj Pariso, detalo de la pentraĵo La amo de Helena kaj Pariso (fr: L'amour d'Hélène et Paris) de David, 1788, Luvro.

Pariso (en antikva greka lingvo : Πάρις) ankaŭ Aleksandro, en la Helena mitologio, estas troja princo[1], frato de Hektoro, duenaskita filo de reĝo Priamo kaj de Hekubo.

Dum lia patrino estis graveda, omeno anoncis, ke la naskota princo estigos la detruon de Trojo. Timigita, Primao ordonis, ke oni mortigu la infanon. Pariso estis elmetita sur monto Idao, kie li estis akceptita de ŝafistoj.

Kiam li adoltiĝis, li volis esti agnoskita kiel troja princo. Afrodito, Atena kaj Hera aperas al li kaj demandas lin, kiu meritas la oran pomon (tiel nomata Pomo de la malakordo) kiun Eriso destinis « al la plej bela ». Pariso elektas Afroditon, tiu-ĉi promesas al li, ke amos lin la plej bela virino el la mondo.

Poste Pariso alvenas en Sparto kaj estas gasto de reĝo Menelao. Sed tiu-ĉi devis viziti Kreton kaj Pariso profitas la okazon por delogi lian edzinon, la bela Helena kaj forporti ŝin en Trojon.

Furioza, reĝo Menelao arigas la reĝojn de Grekio, kaj deklaras la Trojan militon.

Dum tiu milito, Pariso mortigas Aĥilon per sago en tendenon, kaj estos mortigita fare de Filokteto.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Homero faris ankaŭ Pariso kiel reĝo : ekzemple al la fino el Kanto 3 : «Kaj, la unuo, la reĝo Aleksandro[...]» ("Et, le premier, le roi Alexandros[...]"), Iliado, Homero [1]france