Nacia Historia Loko Cartier-Brebeuf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Parko Cartier-Brebeuf)
Parko Cartier-Brebeuf apud la rivero Saint-Charles.

La Nacia Historia Loko Cartier-Brebeuf estas nacia historia loko de Kanado kaj tiel deklarita fare de la Stabanaro por Historiaj Lokoj kaj Monumentoj de Kanado en 1958 laŭ la rekomendo de John Diefenbaker, tiama ĉefministro de Kanado. Ĝi estas administrata de la Kanada Parko-Administracio kaj situa sur la kunfluejoj de la riveroj Saint-Charles kaj Lairet, en Kebekurbo pli precize en la kvartalo La Cité-Limoilou. Tie estas interpretejo kaj 6,8-hektara enurba parko karakterizita per varia pejzaĝo kaj dividita en du sektoroj, nome "Oriento" kaj "Okcidento" separataj per la rivero Lairet. Estas ankaŭ kelkaj memormonumentoj kaj aliaj elementoj.

La loko memorigas la duan vojaĝon de Jacques Cartier; pli precize en 1535-1536 kiam li kaj liaj ŝipanoj vintrumis apud la irokeza vilaĝo Stadacona (nuntempa Kebekurbo). Ĝi rememoras ankaŭ la establadon de la unua loĝejo de Jezuitaj misiistoj en Kebekio, en 1625-1626.

Krome, fine de la 17-a jarcento ĝis la malfermo de la nacia historia loko en 1972, ĝi estas hejmo de nombraj manfarejaj kaj industriaj aktivecoj kiel tanejo, ceramikejo, brikfarejo, ŝipkonstruejo, segilejo, fer-rubejo kaj neĝo-deponejo.

Nuntempe, la loko proponas muzean ekspoziciejon, animaciojn por grupoj de bazlernejoj kaj altlernejoj, temaraj eventoj, kaj naturan habitaton en enurba parko. Ankaŭ vojo por bicikloj kaj la ĉerivera parkovojo de la rivero Saint-Charles trapasas la parkon.