Parlamento de Kazaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parlamento de Kazaĥio
emblemo
duĉambra parlamento
Komenco 30-a de januaro 1996
Geografia situo 51° 7′ 39″ N, 71° 26′ 31″ O (mapo)51.1276204134871.441885256738Koordinatoj: 51° 7′ 39″ N, 71° 26′ 31″ O (mapo)
Lando(j) Kazaĥio vd
Sidejo [[]], Kazaĥio
Situo Astano
Parlamento de Kazaĥio (Kazaĥio)
Parlamento de Kazaĥio (Kazaĥio)
DEC
Parlamento de Kazaĥio
Parlamento de Kazaĥio
Map
Parlamento de Kazaĥio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Parlamento de Kazaĥio - kazaĥe Қазақстан Парламенті ["Kazaĥstan Parlamenti"], ruse Парламент Казахстана ["Parlament Kazaĥstana"] - estas la ĉefa demokratia politika organo de Kazaĥio, konsistanta el du parlamentaj ĉambroj. La parlamentejo, el du reprezentaj blank-bluaj turdomoj, situas en la nacia ĉefurbo Astano. La suba parlamenta ĉambro nomiĝas Maĵilis: ĝi havas 77 parlamentanojn, elektitaj por periodo de 4 jaroj, el ili 67 elektataj per simpla plimulto en la koncernaj balotodistriktoj, kaj 10 elektataj per proporcia reprezentado laŭ la sumaj naciaj rezultoj de parlamentaj balotoj. La supera ĉambro estas la Senato, kiu havas 47 membrojn, el ili 40 elektataj por daŭro de po ses jaroj - po du el ĉiu kazaĥa regiono kaj el iuj aparte gravaj urbegoj. Duono de la senatanoj estas interŝanĝataj ĉiun trian jaron, tiel ke neniam ĉiuj senatanoj samtempe estas novuloj en sia posteno. Pliaj 7 senatanoj estas persone nomumitaj per la ŝtata prezidanto. Aldone, eks-prezidantoj de Kazaĥio perofice restas dumvivaj senatanoj.

Laŭ la stato de januaro 2007, 10 procentaĵoj de la parlamentaj reprezentuloj estis virinoj, kaj 19 procentaĵoj de la lokaj kaj urbegaj konsilioj estis virinoj. [1]

Antaŭa parlamenta organo estis la Supera Soveto de Kazaĥio, kiu - en tute sovetunia nomo - ankoraŭ funkciis ĝis marto 1995. Gvidantoj de la Supera Soveto de Kazaĥio estis

  • Bajken Aŝimov ĝis 1990
  • Nursultan Nazarbajev 22-a de februaro 1990 ĝis 24-a de aprilo 1990
  • Uzakbaj Karamanov 1990 ĝis 1991
  • Erik Asanbajev 1991 ĝis 1991
  • Serikbolsin Abildin 11-a de decembro 1991 ĝis decembro 1993
  • Abiŝ Kekilbajev 1994 ĝis 11-a de marto 1995

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]