Parmalat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parmalat
negoco • entrepreno vd
Dum 1961 - nekonata/nuntempe
Jura formo societo de simpligitaj akcioj
Fondintoj Calisto Tanzi vd
Sidejo Collecchio
Lando Italio
Agokampo lakto
ISIN-kodo IT0003826473
Posedata de Lactalis vd
filiaj kompanioj Lactis vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Parmalat SpA estas itala lakto- kaj nutraĵkonzerno, plej granda laktokonzerno de Eŭropo kaj kiu anoncis sian nepagipovecon en decembro de 2003. Oni fermis dismonde 132 produktejojn kaj maldungis duonon de 36.000 laboristoj. Parmalat produktas hodiaŭ sub la itala nepagipova juro, en 10 ŝtatoj de la mondo kun duono de la laboristoj kaj planas sian revenon al la borso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 22-jara Calisto Tanzi malfermis en 1961 malgrandan laktouzinon en Parmo. La negoco sukceis tiel, ke post mallonga tempo li malfermis uzinojn eĉ en la pli grandaj urboj kiel Ĝenovo, Florenco kaj Romo. La entrepreno de Tanzi estis la unua laktouzino en Italio, kiu plenigis la lakton anstataŭ en la kutiman vitrobotelon en la novan tetrapakon. Kiam la sveda pakaĵ-produktisto Tetra-Pak en 1965 ellaboris proceson por trovarmegigitaj trinkaĵoj, Tanzi estis inter la unuaj, kiuj uzis tion. Tion sekvis pluaj novigaĵoj kiel vitaminizita lakto. La entrepreno baldaŭ konkeris la italan merkaton kaj regis ĝin ekde 1968 sub nomo Parmalat. Ekde 1973 ĝi aperis eĉ en borso de Milano.

En la 1980-aj jaroj la entrepreno iĝis internacia. La plua ekspansio - eĉ ekster la kutima produkta branĉo - en la 1990-aj jaroj kaŭzis financan krizon de la firmao, kion ĝi provis kaŝi, sed sensukcese ĉar la financa trompo senvulaiĝis fine de 2003. La trompo atingis 8 miliardojn da Eŭroj.

Parmalat en 1999 fondis filialon Bonlat sur la Kajman-insuloj por kaŝi la monon.

Oni akuzis gvidantojn de la firmao je trompo kaj monlavado. La 6-an de majo 2011, la nun 72-jara fondinto de la firmao Calisto Tanzi estis agnoskita kulpa pri financa trompado kaj kondamnita al malliberigo dum 4 jaroj kaj 4 monatoj.