Paroĥa ĥoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa ĥoro de la paroĥa preĝejo St. Ulrich en Gröden dum kristokorpofesta procesio

Paroĥa ĥoro estas miksita, foje ankaŭ egalvoĉa ĥoro tenata de paroĥo. La kantistoj partoprenas honorofice je la eklezia muziko de sia paroĥo. Ĉefa tasko de la paroĥoĥoroj estas la muzika formado de la paroĥaj diservoj. Krom la kunformado de diservoj per paroĥaj kantoj, motetoj, kantatoj, mesoj kaj aliaj ĥormuzikaĵoj paroĥaj ĥoroj ofte ankaŭ prezentas ekleziajn koncertojn, ekzemple kun oratorioj. Depende de la specialiĝo estas ankaŭ kutima la nomoj kantoraro, motetoĥorooratoria ĥoro. La historia, organiza kaj muzika evoluo de paroĥaj ĥoroj estas malsama laŭ la konfesio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĥorkantadon en la preĝejo prizorgis escepte la fratrioj ĝis la reformacio precipe klerikoj, profesiaj kantistoj kaj lernantoj. Post la reformacio ekestis aldone multaj evangelaj kantoraroj, kiuj honorofice, precipe en pli malgrandaj urboj, prezentis la eklezian ĥormuzikon. La historio de la pli novaj paroĥaj ĥoroj den Germanujo eiras grandparte de la junulara muzikmovado je la komenco de la 20-a jarcento.

Estrado kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

La plej multaj paroĥaj ĥoroj estas firme ligitaj kun paroĥo, precipe ĉar la ĥordirektistoj plejofte estas dungitaj ĉe la paroĥo kaj tiu ĉi kutime transprenas la etaton (akiro de notoj, varbado, honorarioj por solistoj). Ofte la estroj de paroĥaj ĥoroj estas nuntempe kromprofesiaj eklezimuzikistoj, je la kantoraroj kaj oratoriaj ĥoroj plejparte ĉefprofesiaj kantoroj. En pli malgrandaj kaj liberekleziaj paroĥoj la direktistoj laboras liberofice.

Krom tio multaj paroĥaj ĥoroj estas interne organizitaj en asociaj strukturoj. Tio estas ligita unuaflanke kun la historio, aliaflanke per tio la ĥordirektisto devas esti senŝarĝigata je organizaj aferoj.

Repertuaro[redakti | redakti fonton]

La literaturo de paroĥaj ĥoroj estas laŭ sia taskigo ligita al liturgia kunteksto. Grandan gravecon havas aranĝaĵoj de ĥoralokanto, kiun la ĥoro alterne aŭ kompletige kantas kun la paroĥo. Paroĥa ĥoro ankaŭ kantas motetojn kun biblia enhavo kaj liturgiajn kantaĵojn, foje ec kompletajn mesojn. Ofte ili kantas nurvoĉe. Prezentadoj kun orkestro kadre de diservo pli ofte estas troveblaj en katolikaj preĝejoj; evangelaj paroĥoĥoroj kantas kun orkestra akompano pli ofte dum koncerto.

Nuntempe la ĥorkantado ĝenerale kaj aparte tiu en paroĥa ĥoro estas en krizo: Malpliiĝas – almenaŭ en Eŭropo - la nombro de eklezianoj, el kiuj povus rektrutiĝi junaj ĥorkantistoj; la junuloj kutime ne plu lernas kantadon de siaj gepatroj, kaj alkreskas kun la sento, ke muziko estas la narkotaĵo, kiu elfluas el la kapaŭskultiloj kaj kiu estas tasko de profesiuloj. Precipe la viroj ne plu kantas, ofte pro temporaba dungiteco. Pro tio la paroĥaj ĥoroj ofte uzas muzikan uzliteraturon, kiu estas ekzakte aranĝita laŭ la eblecoj de la ĥoroj kaj iliaj taskoj. Ekzistas ekzemple ĥoralaranĝaĵoj por la ensemblo soprano/aldo/virvoĉo, intertempe ankaŭ ekzistas eklezia kantliteraturo por virinoĥoroj (SSA). Pli kaj pli ofte okazas, ke je verkoj por ĥoro kaj orkestro la orgeno anstataŭas la instrumentistaron.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]