Paul Frommer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Frommer
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1944 (1944-09-17) (79-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de RoĉestroUniversitato de Suda Kalifornio vd
Profesio
Okupo lingvisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul Robert Frommer (naskiĝis la 17 -an de septembro 1944 en Novjorko, Nov-Jorkio, Usono) estas usona lingvisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li estas Profesoro pri Klinika Administrada Komunikado ĉe la Universitato de Suda Kalifornio (USC) Marshall School of Business kaj Linguistic Advisor por Lightstorm Entertainment, la produktentrepreno de reĝisoro James Cameron.

Frommer studis ĉe la Universitato de Roĉestro kaj ĉe la Universitato de Suda Kalifornio; li verkis sian disertaĵon pri la sintakso de persa parollingvaĵo kun Bernard Comrie en 1981.

De 2005 ĝis 2008 li estis direktoro de la Centro por Administrado-Komunikado ĉe USC.

Laŭ Frommer, li lernis dek kvin lingvojn pli-malpli bone, inkluzive de la hebrea, la germana kaj la ĉina, sed ĉefe la persa, pri kiuj li ankaŭ verkis sian disertaĵon. Li lernis la malajan dum dujara restado en Malajzio. Tamen, Frommer emfazas ke li povas nur vere paroli la anglan flue.

Paul Frommer iĝis konata al pli granda publiko kiel la kreinto de la Na'vi-lingvo, artefarita lingvo kiun li evoluigis inter 2005 kaj 2006 specife por la filmo Avatar, kies vortprovizon li kontinue vastigis de proksimume 300 vortoj ekde la komenco. Ĝis nun (novembro 2018) ĝi konsistas el ĉirkaŭ 2400 vortoj kaj ampleksa gramatiko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Frommer, Paul Robert: Postverbal Phenomena in Colloquial Persian Syntax, Universitato de Suda Kalifornio, 1981
  • Edward Finegan, Paul R. Frommer: Rigardante lingvojn: Laborlibro en Elementa Lingvistiko, 1-a Eldono Fort Worth, Teksaso, 1999; 4-a eldono 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]